Nederlands Esperanto 

Estas

Mi prezentas al vi: Estas. Sendube vi estas konsterna scivolema je Estas, liaj interesoj, kion li interalie faras je trasemajna tago kaj lia preferata mangxo. Kiel vi jam povis rimarki estas Estas tre bone edukita: Lia hararo estas bonkombita, li dece rigardas en la fotografilo kiam li estas fotografata kaj cxiuj tagoj li bonege konformigxas lin al lia pianoskemo. Sur la foto apude Estas montras vin la ‘Es’. Mi persone pensas tio estas tre klera de hamstro...la ‘Es’ de ‘Estas’. Sed Estas ne estas norma hamstro! Ne!! Estas estas budhisma- Esperantista- filozofia- hamstro. Vi jam auxdas tion(Aux vi vidas cxikaze, krom se vi lauxte legas) je lia nomo. Por la homoj kiuj ne parolas Esperanton (gxustadire do cxiuj homoj) mi eksplikos gxin: Estas signifas ‘Esti’; Mi estas, vi estas, ni estas. belega cxu?! Tio estas la tuta esenco de la vivo de Estas’. Kaj kompreneble ankaux de mia vivo..Ankaux mi nur iomete estas.

Estas estas, sed aliflanke…Estas mem ankaux do ne estas. Aux cxu jes?? Cxar kiu vere estas Estas? Nu, mi povas rakonti vin ke Estas estas konsterna fotoplacxa kaj sxatas ludi la piano, sed cxu mi per tio vere rakontis kiun li vere estas? Cxar imagu…se mi ne havus tiun belan pianon, kaj ne fotografilon, cxu Estas estus ankoraux hamstro kiu estas fotoplacxa kaj piano ludvolema? Aux cxu li, se li logxus cxe iu alia, eble enorme sxatus sakfluton? Tiam li estus la sama Estas kiel nun, sendube. Vi povas vidi tion per lia kremkolora felo por ekzemple. Restas nur la fakto ke li sxatus aliajn agxojn.

Sed.. nun mi ankoraux ne rakontis vin kiu vere estas Estas, kaj mi vere volas, cxar li vere estas speciala animo... Mi volas rakonti kiu estas la unika Estas sen mia devigo havi pianolecionojn kaj mian devon iri sur la foto...kaj sen li devas logxi cxi tie en lia bela farbita kagxeto kun tri etagxoj. Ahx ahx..eble la kompatinda besteto vivis en kesteto de 10 cxe 15 centimetro dum sia tuta vivo! La larmoj jam aperas en miaj okuloj. Tiam mi versxajne devus rakonti ke Estas estas agresa, tima hamstro kiu vi prefere ne volus renkonti kaj kiu vi pli bone lasas en la kesteto. Ne, tiam estis Estas tute ilia, aux cxu ne? Aux cxu ankaux tiu estus Estas? Ke li nur kondutas lin tia fare de la teruraj cirkonstancoj? HUH??! Sed kiu fakte estas Estas? Kio/kie estas lia animeto? Kiu li estas sen lia kagxeto, liaj hobioj kaj aliaj cxirkauxaj faktoroj? Tio fakte estas kio mi volegas rakonti vin...Vidu: ke li estas, tio estas certe, tion vi povas vidi, kaj lia nomo jam diras tion. Kaj ankaux kion li sxatas estas certe, ankaux tio estas videbla (sur la foto por ekzemple!) sed KIU fakte estas Estas en esenco, auxtonoma kaj en propra forto..hmm…mi vere ne scxias, kaj eble mi ne plu devus sercxi al gxi..mi vere timas ke mi ne trovos Estas-animeto kaj ke Estas nur estas kaj Estas mem fakte ne ekzistus.




† 13-09-2007






Cxu vi trovis Esperantajn erarojn en cxi tiu teksto (kaj mi pensas estas pli da eraroj en gxi)? Bonvolu sciigi min!! Sendu gxi al: elkeq4@zonnet.nl